Enc2ly - malferma aliro al la muzik-dosiero Encore

Saluton el Brazilo! Mi kontentas ke vi interesiĝas pri mia nekredebla kapablo transformi muzikojn skribitajn en la aplikaĵo Encore (de GVOX, ne konfuzu kun Adobe!) al tre bele organizita kodumaĵo de muzik-notacio por la programo Lilypond.

Unue, pri Lilypond, mi resume povas diri: jen supera aplikaĵo! Ĝiaj finaj rezultoj rekte al PDF-dokumento ja belegas, ili estas tre kompaktaj kaj klaraj por legado. La dosier-formo por muzik-notacio konsistas en hom-legebla kaj redaktebla kodumaĵo, la sintakso estas facile parkerebla, ĝi estas sufiĉe bone dokumentita, kaj tute libera.

Due, pri Encore, ĉio male al kio mi diris pri "Lily". Tiel simple, tial mi ekzistas!

La sekva bildo elmontras per fakto, kion mi ĵus provis esprimi per vortoj, ĝi estas mem-klariga aranĝo, mi esperas...

Encore Lilypond
Encore specimeno Lilypond specimeno

Kaj nun, ke vi estas konvinkita pri la utilo pasi de Encore al Lilypond, mi klarigos, per alia bildo, kie mi staras en tiu procezo.

Encore originalo Enc2ly transformo Enc2ly specimeno Lilypond transformo Lilypond rezulto
dosiero.enc transformo 1 dosiero.ly transformo 2 dosiero.pdf

Ja la afero estas tre simpla. Vi donas al mi dosiero kun sufikso '.enc', kaj mi liveras al vi alian, kun sufikso '.ly'. Do, nun mi estas preta agnoski: jes, mi estas spartane komand-linia, ĉu vi pensis ke ne, hum? Ne faru tian malgajan mienon, homo, la vivo estas bela! La motivo por tio estas tre simpla: se vi uzas Lilypond, vi ne bezonas grafik-interfacon, ĉu ne? Do, mi pravas esti tia!

Sed estas bone (por vi?), ke ekzistas kelkaj aplikaĵoj por trakti lilypond-dosierojn pli alt-nivele, per grafika interfaco. Kvankam, laŭ mia opinio, prefereble oni uzu la plej rektan metodon, por aliri al ĉiuj kapabloj de Lily. Tamen, por tiuj, kiuj preferas facilaĵojn, jen la alternativoj (re-tamen, tio ĉi ne liberigos vin de la terura komand-linio, se vi devos uzi min por ne refari tedan laboron redakti muzikon jam skribitan per Encore!).

Historio

Post iomete da fanfarono, ni ĉesu tian mem-laŭdadon por ke mi klarigu aliajn motivojn de mia naskiĝo.

La programo Encore estas tre populara en Brazilo. Ĝi estas unu el la unuaj aperintaj grafik-interfacaj muzik-redaktiloj. Ĝi estas sufiĉe simpla por esti tuj uzata de iu ajn muzikisto. Se oni emas aĉeti, probable la prezo ne estas troa, ĉar ekzistas multaj pli bonaj alternativoj. Sed la fakto, kiu plej multe kontribuas al tiom da populareco, mi pensas, estas la "piratado" fakte. Ordinare, homoj ne emas aĉeti komputil-programon, se facile oni trovas seri-numerojn por funkciigi elmontran eldonon, ebligante uzi ĝin senlime, senkoste. Mi devas agnoski ke Encore havas la laŭdindan trajton de simpleco. Tio implicas plurajn limigojn, sed por ordinara uzanto, tio ne gravas, kio gravas estas la ne-bezono lerni multe, por kapabli tuj uzi. Do, ne temas pri bona kvalito de la aplikaĵo, sed pri facileco uzi ĝin.

Mia kreinto estas diletanta muzikisto, li ludas fluton. Iam li malkovris retejon pri sambo kaj "ŝoro", kiu disponigas multajn partiturojn, tamen plejparte ili estas prezentataj laŭ la formo Encore. Alia retejo, kiu disponigas multajn partiturojn ".enc" estas: partiturasencore.com. Ne volante uzi tiun programon por legi la muzikojn, venis al lia kapo krei min, konvertilo.

La unua baro estis: fermita datumar-formo, nenia dokumentado pri ĝi, ĉu ja eblos dekodigi tiun dosier-strukturon? Sed poste, li insistis esplorante teknikojn por malinĝenieri datumaron (li trovis tion ĉi hazarde, per la retejo Wosit, dum serĉo pri DWG-formo, li trovis la nomon de Frans Faase...), kaj ja la unua surprizo: la komando "strings" de GNU/Linux, montris ke ne estas entute duuma dosiero, do probable estas ne-ĉifrita kaj ne-densigita dosierformo. Post tio, li forte celis deĉifri, kaj trafe! Kia kontento, kaj sekve, jen mi!

Instalado

Mi estas tre simpla programo surbazita en GNU/Linux, do post elŝuti min pakita, malpaku en iu loko taŭga de via komputilo, kaj plenumu tiujn famajn komandojn en via preferata konzolo: "./configure; make; make install"

Se vi ne komprenis kion mi klarigis antaŭe, domaĝe, mi ne povas kulpi vin, kondiĉe ke vi ne kulpu min! Se vi ne estas linukso-uzanto, kaj vere bezonas miajn servojn, petu de iu amiko helpon, aŭ serĉu en interreto pri kiel instali linuksan sistemon en via komputilo. Por komencantoj, mi forte rekomendas Ubuntu.

Limigoj

La limigoj ĉi tie listataj estas tiuj, kiuj ne eblos esti prilaborataj, pro la fermeco de la datumaro Encore, aŭ pro la maldiligento de ties uzantoj. Dum miaj unuaj eldonoj (alfa kaj beta), certe estos kelkaj mankoj kaj probable multaj misoj, tamen la tempo forkurigos tiujn. Restos nur la malbona heredaĵo de ".enc" mem.
Malnovaj versioj:
Dosieroj Encore kreitaj de malnovega eldono de tiu programo (antaŭaj al versio 4.2.1) probable ne estos legeblaj de mi. Eble iam kaj tiam oni sukcesos deĉifri detalojn de malnovaj versioj de la dosierformo, tamen estas neniu garantio pri tio. Se vi havas problemon kun iu dosiero ".enc", bonvole sendu la specimenon al mia zorganto.
Kontrolo de tempo en mezuroj:
La uzantoj de Encore multfoje ne perfekte kontrolas la totalon de noto-daŭroj en la mezuroj. Mi provas kompletigi per pauzoj, sed post kreita la dosiero '.ly', Lilypond avertos vin pri eventualaj eraroj, kaj vi povos korektigi ilin sekvante viajn muzikajn instinktojn. Donu specialan atenton al muzikoj komencantaj per anakruzo.
ktp.
Mi ankoraŭ estas knabo, kiam mi kapablos zorgi min mem, mi metos ĉi tie aliajn barojn, kiuj aperos en miaj promenadoj...

Kiel kontribui (ideoj)

Kontribuoj estas bonvenaj. Jen kelkaj agoj, kiuj simplaj uzantoj aŭ spertaj programistoj povas fari por helpi progresigi min.

Alia interesa afero estas la ebleco konverti al aliaj formoj krom Lilypond. Unue el la plej elstaraj kandidatoj estas Music-XML.


^ Supren ^